Skolto 2022

internacia tendaro en italio 11-18 aprilo 2022

Loko

La tendaro okazos en privata bieno apud la urbeto Ascea, en suda Italio (provinco Salerno)

Vojagxo

Multaj longdistancaj trajnoj haltase en Ascea. La veturado de la stacidomo al la tendaro estas arangxebla lau interkonsento, au eblas marsxi duonhore, supren.

La plej proksima internacia flughaveno estas Napoli, La vojagxo dauras cxirkau du horojn trajne.

Partoprenantoj

La aĝgrupo de tiu cxi tendaro estas 12-16 jaroj por la patroloj. Pli aĝaj geskoltoj povas partopreni aparte kiel dejxori en Internacia Serva Teamo.

Skoltoj devas esti en patroloj kun patrolestro kaj kapablaj zorgi pri sia tendo, kaj mem kuiri kelkajn mangxojn.

Cxiu patrolo kaj cxiu pliagxulo (de malpli ol 18 jaroj) estas sub la respondeco de plenkreska skoltestroj (almenau 20-jaraj) kiu jam bone konas ĝin au lin/sxin.

Cxiuj devas respekti la lokajn regulojn kontrau la pandemio kaj posedi la bezonatajn "verdajn legitimilojn".

La respondecaj skoltestroj zorgos pri tio ke la partopreno de la skoltoj pri kiuj ili respondacas estu sub la sama asekuro kiel iliaj kutimaj skoltaj agadoj.

La skoltestroj konsistigos la stabon de la tendaro kaj kune disvolvigos la programon.

La respondeculoj de la grupoj kiuj aliĝis devas partopreni (senpage) interkonan kaj organizan renkonton en domo sur la tendumejo 27-30 de decembro 2021.

Kotizo kaj subvencio

La kotizo estas 150 € kaj inkluzivos: 3 manĝojn po tago, komunajn elspezojn de la tendaro kaj kontribuon al la kaso por subvencii la vojaĝojn.

La kotizo estu pagota 50% antau al 30 de novembro 2021 kaj 50% surloke. Por pagi la unuan parton, bonvolu ĝiri la unuan pagon al Universala Esperanto Asocio (UEA) kun komuniko SELX-M Skolto 2022.

Por ĝiri monon al UEA elektu manieron cxi tie. Poste sendu pruvon de la ĝiro al SEL (skoltismo@gmail.com) kun listo de la partoprenontoj kun ilia aĝo je la 10 de aprilo 2022 kaj nombro de patroloj. Poste eblas sxanĝi nomojn,

Repago de la antaupago eblas nur se la tendaro ne okazus..

La vojaĝo estos subvenciata per repago surloke de: 10 € po persono el alia regiono de Italio, 30 € po persono el najbara lando, 50 € po persono el alia lando. La tendara bugxeto jam estas malprofita kaj SEL kovros la deficiton, tial ne ablas pli subvencii la partoprenon.

Materialo

La partoprenantaj patroloj kaj unuopuloj havu sian tendon kaj ilaron. Kelkajn ajxojn eblas prunti surloke per interkonsento kun la lokaj skoltoj kiuj partoprenas. Patroloj kiuj intencas konstrui instalajxojn per palisoj kaj sxnuro anoncu tion por ke ni arangxu por ili la luadon de la palisoj.

Antautendaro kaj posttendaro

La organiza teamo alvenas surloke la 9an de aprilo. La Internacia Servoteamo alvenas la 10an de aprilo. Cxiuj rajtas alveni pli frue kaj resti pli longe, sed memzorge. Laupete, eblas peri kontaktojn por gastigadon entau au post la tendaro hejme au en skoltejoj apud la tendaro au en vizitindaj urboj.

Leteramikoj

La partoprenontoj estas invitata korespondi rete antau la tendaro por ekinterkonatigxi kaj plibonigi sian konon de Esperanto kaj helpi la komencantojn

Pasko

La tendaro okazos dum la paska sdemajno por okcidentaj kristanoj, Eblos partopreni dimancxan meson.


Provizora programo de la tendaro

Programo Skolto 2022

virtuala vizito de la tendumejo


Eblaj patrolJ TEndejoj

La bieno ampleksas 8.000 kvadratajn metrojn. Ni identigis almenau 10-12 apartajn lokojn por starigi patrolan tendon.