Lokaj Reprezentantoj

Por bone plenumi sian taskon SEL uzas la sistemon de Lokaj Reprezentantoj kaj aliaj Perantoj. Por tio ni havas plurajn kialojn. Kvankam la principoj de Skoltado estas la samaj ĉie en la mondo, en la praktiko tamen estas multaj diferencoj inter la diversaj Naciaj Skolt(in)aj Asocioj. Ankaŭ la forteco kaj do la eblecoj de la diversaj landaj Esperanto-Asocioj. Por kiel eble plej multe utiligi la eblecojn en la diversaj landoj, ni elektis labori per interveno de niaj Lokaj Reprezentantoj, kiuj ja konas la enlandan situacion kaj eblecojn.

Ne necesas ke li/ŝi estu skolt(in)o aŭ skoltestr(in)o; se li/ŝi nur konas (aŭ informiĝas pri) la Skolt(in)a Movado en sia lando. Kvankam ni jam nenie atingis nian celon, nia idealo estas, ke SEL konsistu el sendependaj sekcioj (en la kadro de la Statutoj), kiuj mem elektas la LR.

Pro la tre malsimilaj situacioj, ni malfacile povas priskribi la taskojn kaj devojn. Multe ankaŭ dependas de la eblecoj de la koncerna persono mem, ekz. dispono pri libera tempo, vojaĝ-eblecoj, skolta funkcio, laboro, familio ktp. Tial ni donas ĝeneralan priskribon de la tasko kaj poste mencios la minimumajn, ni diru “devigajn taskojn”.

Bazaj Principoj

  • La LR laboras (preskaŭ) sendepende, li/ŝi do estas aktiva kaj emas plifortigi nian Ligon tie, kie li/ŝi vidas eblecojn en sia lando
  • La LR komprenu, ke li/ŝi estas la oficiala ligilo inter SEL kaj la membroj en sia lando – li/ŝi do estu fidela en sia laboro.

Por la LR el tiuj principoj sekvas kelkaj minimumaj taskoj:

MinImumaj Taskoj

  • Respondi al informpetoj de geskoltoj kaj geskoltestroj el sia lando, konsili pri kursoj ktp.
  • Kolekti kaj transpagi al la centra kaso kotizojn kaj donacojn de la membroj kiuj ne povas fari tion rekte.
  • Sendi ian jarraporton al la Ĝenerala Sekretario por ke SEL havu ian superrigardon de la agado de la LR.
  • Se iel eble, fondi Landan Sekcion de SEL, kun estraro elektita laŭ demokratiaj reguloj.

Depende de siaj eblecoj, LR povas fari multajn utilajn aferojn por SEL. Por doni al vi ideojn pri kiuj vi mem eble ne pensis, ni mencios kelkajn:

Aliaj Taskoj

  • Organizi kunvenojn por la membroj, ekz-e dum Esperantaj Kongresoj, ĵamboreoj, ktp.;
  • Starigi informbudojn kaj ekspoziciojn dum ĵamboreoj, kaj similaj skoltaj kunvenoj;
  • Eldoni simplan bultenon por fortigi la kontakton inter la membroj de la landa sekcio aŭ grupoj;
  • Verki artikolojn pri SEL por la nacia skolta gazeto; interŝanĝi artikolojn, anoncojn kaj korespondpetojn inter “La Skolta Mondo” kaj la landa skolta gazetaro kaj amaskomunikiloj.



James Rezende Piton

LR en Brazilo

Hector Campos Grez

LR en Ĉilio

Adam Eng

LR en Malajzio

Zamenhof Skoltumas