10 Paŝoj Por Pli Bona Estonteco

Inter la Naciaj Skolt(in)aj Asocioj ekzistas multaj diferencoj. La Centra Komitato de Skolta Esperanto-Ligo konsistas el volontuloj, kiuj devas plenumi siajn postenajn devojn sen helpo de sekretariinoj aŭ pagitaj oficistoj.

Jen du kialoj pro tio ke nia laboro eblas nur plenumi per Landaj Reprezentantoj , kiuj gvidas la naciajn grupojn; aŭ per Helpantoj aŭ Kontaktuloj kiu je malgranda nivelo, kontribuas al nia Ligo.

Tute alia problemo estas la ekzisto en multaj landoj de junularaj organizaĵoj kiuj ne aliĝas al la "Skolta Internacia Movado" ( legu WOSM aŭ WAGGGS), sed aliaj internaciaj skoltaj organizaĵoj ekz-e kiel WFIS aŭ WOIS.

Estas la deziro de SEL havi kun ĉiuj ili bonajn kaj amikemajn rilatojn. Tio, ke la strukturo de SEL konsistas el sendependaj Landaj Sekcioj , kaj kiuj laboras laŭ la kutimoj kaj landaj eblecoj, estas, samtempe nia forteco kaj malforteco. Niaj Reprezentantoj devas plenumi siajn taskojn inter multaj aliajn – familiaj, profesiaj, studentaj – ili devas krom labori kaj respondi pri la sorto de SEL en siaj landoj kaj devas esti perseveraj kaj konstante laboradi , kaj ne perdi la fidon se la laboro ne donas baldaŭajn fruktojn. Iam ili perdas kuraĝon, kaj malsaniĝas…..; iam ili maliluziiĝas kaj tuta nacia sekcio perdiĝas.

Ne nepre Landa Reprezentanto devas esti skolt(in)o aŭ skoltestr(in)o, ĉar agema kaj helpema persono havas grandan valoron por SEL.

Ni ofte devas pligrandiĝi kaj fortikigi nian rondon de amikoj kaj kunlaborantoj, kaj Vi povas ankaŭ partopreni en ĝi. Same, ne estas bezonataj grandegaj taskojn. Kiam ĉiu faras sian propran taskon kiel oni devas, kaj en la rekta direkto, nia celo alproksimiĝas pli kaj pli.

Ni donas ĉi tie ekzemplojn – el la plej facila al la plej malfacila- por ke Vi elektu, kaj tiel vi povus helpi nin por atingi pli bonan estontecon.

  1. En via lando estas almenaŭ unu persono kiel SEL- reprezentanto. Se ne, ŝanĝu tion kaj mem igu tiun, aŭ serĉu taŭgan personon por la posteno.
  2. Li/Ŝi havas rekordon de la membraro kaj abonantoj; kolektas la kotizojn kaj sendas ilin al la Kasisto kiam tio estas ebla. Li / ŝi ofte dissendas la bultenon La Skolta Mondo en sia lando kaj/aŭ la propran bultenon.
  3. Li/Ŝi respondas la informpetojn el sia lando; aktive serĉas novajn membrojn kaj korespondas kun skolt(in)aj instancoj enlandaj. Unufoje en la jaro informas sian agadon al la ĝenerala Sekretario;
  4. Li/Ŝi havas anstataŭanton kiam li malsanas aŭ forlasas la postenon; ili dividiĝas la taskojn kaj kunlaboras en la taskoj;
  5. Kelkaj membroj aŭ interesatoj agas kiel punkto 4, asekurante tiel komunajn laborfortojn;
  6. La Landa Sekcio eldonas bultenon por informi al la esperantistoj kaj al la membroj de la grupo, kaj al la geskoltoj land-skale;
  7. Grupo organizas informan kampanjon por la esperantistoj aŭ por la skoltoj en kunvenoj, renkontiĝoj aŭ (inter)naciaj eventoj;
  8. Oni organizas kunvenon de la membraro dum nacia Esperanto-Kongreso aŭ Skolta renkontiĝo;
  9. La membraro organizas sin en diversaj strukturoj por plenumi specifajn taskojn: propagando, eldonado, publikaj rilatoj, kursoj….ktp ;
  10. LANDA SEKCIO naskiĝas aŭ fondiĝas, kaj oni elektas demokratie la estraron.

Ĉiu el la supraj paŝoj estas grava por atingi pli bonan estontecon en SEL. Se vi decidas fari ion favore al SEL, turnu sin al la Landa Reprezentanto en sia lando aŭ rekte al la ĝenerala Sekretario, informu nin pri viaj atingoj kaj malfacilaĵoj por meti ilin en nia jarraporto kaj tiel inviti aliajn personojn samagadi.