Metodo

Ĉi tie oni klarigos en grandaj trajtoj, kio estas la Skolta Metodo. Pli profunda analizo eblas nur fari en la sekcio pri trejnado kiu estas destinata al tiuj homoj kiuj volas profundiĝi siaj konoj pri skoltismo aŭ volas trejniĝi kiel skoltestr(in)o -eble por starigi skolt(in)an grupon en sia urbo-.

La Skolta Metodo estas aro de elementoj kiuj kune permesas ke la junulo povas disvolvigi ĉiujn siajn ecojn; tiuj elementoj kune kaj reciproke funkciantaj permesas ke la celo de skoltismo estu atingebla. La elementoj ĝenerale tra la mondo estas:

  1. Leĝo kaj Promeso
  2. Lerni per faro
  3. Malgrandaj Teamoj
  4. Simbola Kadro
  5. Persona Progres-skemo
  6. Aktiveco en naturo
  7. Akompano de Adoltoj

En multaj aliaj movadoj aperas kelkaj el tiuj elementoj, sed en skoltismo, ĉiuj funkcias kune, kaj la manko de iu el ili, povas "malskoltigi" la aktivecon.

1.- La Skolt(IN)aJ LEĜO kaj Promeso

La Skolt(in)a Leĝo estas persona kaj kolektiva vivkodo, kiu permesas -travivante ĝin- atingi la celojn de la Skolt(in)a Movado. La Leĝo proponas al la junul(in)on, aron de valoroj kiuj gvidos sian vivon kaj agadon. La leĝo estas proponata en pozitiva maniero kaj en ĝi ne troveblas la vorto "ne", ĉar junul(in)oj ĉiam havas emon ne obei regulojn kie tiu vorto aperas. Oni klarigos la leĝon en aparta paĝo ĉar bezonas pli profundan klarigon.

La leĝo en la Esperanta versio jenas:

  • Skolt(in)o estas fidinda.
  • Skolt(in)o estas lojala.
  • Skolt(in)o devas esti utila kaj helpema.
  • Skolt(in)o estas amiko al ĉiu kaj frato al ĉiu alia skolto.
  • Skolt(in)o estas ĝentila.
  • Skolt(in)o estas amiko de bestoj.
  • Skolt(in)o obeas ordonojn.
  • Skolt(in)o ridetas kaj fajfas malgraŭ malfacilaĵoj.
  • Skolt(in)o estas ŝparema.
  • Skolt(in)o pure pensas, parolas kaj agas.

Ĉi tiu formulo varias laŭlande, laŭlingvoj kaj laŭreligio, sed ĝenerale sekvas ĉi tiun tekston. Kompreneble ekzistas pli simpla leĝo por la pli junaj, en vortumado kiun ili povus facile kompreni.

La Skolt(in)a Promeso estas volontula kompromiso, kiun la junul(in)o donas kiam eniras la movadon. Ili volonte akceptas fari ĉion kion de ili dependas por vivi la valorojn de la Skolt(in)aj Leĝo kaj Promeso. La promeso ĝenerale signifas gravan ceremonion ne nur por la junul(in)o kiu ĝin donas, sed ankaŭ por la tuta sekcio/branĉo kiu iel estas atentantoj kaj apogantoj de tiu kompromiso.

Ankaŭ la promeso havas malsamajn vortumadon en la diversaj landoj kaj asocioj, sed la Esperanta versio tekstas jene:

Je mia honoro mi promesas,

ke laŭ mia povo

mi plenumos miajn devojn al Dio kaj al mia patrujo;

mi ĉiam helpos aliulojn,

kaj mi obeos la skoltan leĝon.


2.- Lerni per faro

La Skolta Metodo postulas, ke la infano, la knabo kaj la junulo lernas pli bone se ili mem faras, konstruas, kuiras, partoprenas en tio, kio estas bezonate. Tio estas ĉar memoro pli bone gardas tion, kion la individuo mem faras. Laŭ la aĝo tiun ĉi "faro" estas gradigita ĉar oni ne povas postuli la samon al infano ol al junulo. Tiel, infano "lernos ludante"; knabo "lernos farante" kaj junulo "lernos servante".

3.- Malgrandaj Teamoj

Normale junuloj kunigas en etaj grupoj, per kiuj ili ludas, iras al kinejoj aŭ diskotekoj, kaj faras aĵojn komunajn laŭ siaj aĝoj. B.P. vidis en tio gravan punkton por uzi en lia nova movado. BP malkovris ke gejunuloj povas fari grandajn kaj valorajn aĵojn se oni donas al ili ŝancon, kaj oni fidas je ili. Ankaŭ estas la ĉefa etoso per kiuj junuloj povas pli facile sprimi sin, malkovri sin, montri sin ĉar ili konsideras tiun ĉi malgranda teamo kiel sia familio por novaj ludoj, aventuroj, defioj, projektoj kaj entreprenoj. Oni permesas lerni kiel interrelatiĝi, demokratiaj vivmanieroj, disdonado de taskoj, labori teame, akiri respondencojn kaj decidemo, plifortigi karakteron, ktp.

4.- Simbola Kadro

Per Simbola Kadro ni priskribas etoson, en kiu disvolviĝas la vivo de iu branĉo/sekcio. Tiel ekz-e, infanoj vivas la vivon de "lupa svarmo" kaj iĝas "homaj lupidoj" kiel Moŭgli laŭ la rakonto de Rudyard Kipling en "La Arbarega Libro"; kaj la infaninoj havas la etoson de feinoj aŭ kokcineloj; knab(in)oj havas "patroloj"-n per kiuj ili malkovras novajn teritoriojn; gejunuloj havas "bandoj"-n per kiuj ili vivas aventurojn, projektojn kaj entreprenojn. Krome, ekzistas speciala uniformo, insignioj, koltukoj, flagoj, ktp kiuj kune plenumas bunta kaj altira etoso por ili laŭ aĝo.


5.- Persona Progres-skemo

Per Persona Progres-skemo ni volas proponi aron de defioj per kiuj la junulo lernas aferojn, disvolvas areojn el sia personeco ankoraŭ ne bone aŭ plene disvolvitaj. Ĉi ero povas varii de lando al lando, ĉar en kelkaj estas aro da taskoj farendaj de la junulo, kaj en aliaj estas la junulo mem kiu elektas sur kiuj kampoj de sia personeco aŭ interesoj, labori.

6.- Aktiveco en naturo

B.P. proponas, ke kiel eble plej ofte skoltaj aktivecoj disvolviĝu je plenaero, ĉe la naturo. Laŭ li, estas tie kie la homo akiras multe pli da karaktero kaj renkontas Dion. Naturo redonas al homo siajn naturajn ritmojn kaj instruas al homo respekton. Oni ĉiam devas memori ke nuntempe naturo ne estas nia hejmo, sed hejmo de aliaj specoj, do ni devas lasi neniajn spurojn de nia ĉeesto en ĝi, kaj ne ĝeni aliajn kunloĝantojn ĉe naturo.

Naturo havas multajn defiojn por la moderna homo, kaj venki ilin donas al junuloj tiun econ de homeco, kiun ili ne povas bone disvolvi ĉe la urboj.

7.- Akompano de Adoltoj

Ni estas familio, kaj en ĝi ĉiam estas pli aĝaj frat(in)oj, ne por "regi sur vi" sed por akompani vin. Tiu ĉi estas la ĉefa ideo de B.P. kaj la kialo de adoltoj ĉe skoltismo, akompani gejunulojn. Adoltoj devas "labori" por la gejunuloj kaj kun la gejunuloj. Ne devus ekzisti "ĉefoj" sed horizontala rilato de amikeco kaj kamaradeco. Sed tio ne signifas ke oni devas ĉion akcepti kaj jen kiel "pli-aĝa-frat(in)o" aperas, ĉar oni povas konsili kaj eĉ de tempo-al-tempo malpermesi aferojn kiuj ne kongruas kun la skolt(in)a Leĝo kaj Promeso, nek kun la Skolta Metodo kaj Programo.

La eblecoj de adoltoj en skoltismo estas vastaj, ne nur akompani geinfanojn, geknabojn kaj gejunulojn, ĉar kelkaj homoj diras ke tion ili ne kapablas fari; sed ili havas aliajn kapablojn por helpi skolt(in)ismon. Do, oni povas helpi nin ĉe administraj aferoj, ĉe programaj aferoj, ĉe monkampanjoj, ĉe publikaj rilatoj, ktp. Oni nur devas serĉi kaj trafi vian lokon ĉe ni, kaj komenci kunlabori.