Kiel Helpi SEL-on?

En SEL ofte ni scias pri personoj, kiuj volonte helpos nin en bone planita programo. Sed kiu ajn, kiu laborus en iu movado, scias kiom malfacila estas trovi helpantojn. Jen ni havas du asertojn kiuj, verŝajne, kontraŭdiras unu la alian. Kvankam, la solvo estas facila: ”Multaj homoj kunlaborus, se ili nur scius kiel”. Por tiuj homoj – viroj kaj virinoj- ni donas ĉi tie liston pri sugestoj kaj propozicioj, por ke ili sciu kiel oni povus helpi nin plenumi la celojn de SEL.

Oni povus elpensi pri malgrandaĵoj kaj ne forgesu, ke el malgrandaj kaj negravaj “brikoj” nia Ligo konstruiĝis tra la mondo. Bv. elekti nur punkton, ĉar tiel vi povos helpi nin pli efektive; ĉar se vi prenas ĉiujn , je la fino vi ne povos plenumi ilin plene kaj la tasko fiaskos. Ne bezonatas fari multon, sed nur fari bone tion, kion oni elektis. Komuna laborado estas facila, efika kaj agrabla. Se vi deziras, post legi la paĝon, igu Landan Reprezentanton por via lando.

Ne forgesu informi nin ofte pri viaj agoj. Jen kelkaj ideoj:

  1. Serĉu, ĉu okazos en via regiono skoltan kunvenon aŭ renkontiĝon je loka, regiona, nacia aŭ internacia nivelo. Starigu tie propagandan budon pri SEL, ekz-e per la broŝuro “Pli Vastaj Horizontoj en Internacia Skoltado” kaj pri Esperanto.
  2. Sendu broŝurojn kaj informilojn al la redaktoro de via nacia, regiona aŭ loka skolta gazeto aŭ bulteno, por ke oni menciu ĝin/ilin en tiu eldonaĵo. Se vi ne sukcesas unufoje, faru tion plurfoje, eĉ multefoje!!!
  3. Kontaktu la Internacian Komisar(in)on de via Skolt(in)a Asocio. Petu lian /ŝian kunlaboron. Eksciigu ilin pri la signifo de esperanto por la Skolt(in)a Movado.
  4. Enketu ĉu ekzistas adreso kie la interesatoj povas peti informojn pri SEL kaj Esperanto, peti la eldonaĵojn pli rapide kaj facile. Ĉu la adreso estas konata? Se ne, plibonigu ĉi tion.
  5. Elektu kelkajn junularajn revuojn en via lando, kiuj enhavas korespond-petojn kaj sendu ilin al via landa reprezentanto. Se vi abonas esperantajn revuojn, traduku la korespond-petojn kaj sendu al la junularaj revuoj de via lando, aŭ al skolt(in)aj revuoj kaj al la korespond-kluboj de via lando, kaj ne forgesu mencii esperanton.
  6. Sendu kontribuaĵojn al nia reta bulteno “La Skolta Mondo”, ekz-e raportoj, rakontoj, desegnaĵoj, fotografiaĵoj, kruzvortoj, anekdotoj, sugestoj, ideoj, ktp. Ili certe aperos ĉu en la papera ĉu en la reta versioj
  7. Traduku artikolon el la revuo La Skolta Mondo por via loka, regiona, nacia skolt(in)a revuo aŭ bulteno, kaj menciu la fonton kaj lingvon, evitante aldoni superfluajn informojn aŭ tro da informoj unufoje. Ĉi tio impresas malbone kaj negative al la redaktoroj.
  8. Zorgu ke la vorto ESPERANTO aperu ĉie, kaj en la plej granda kvanto da libroj, agendoj, telefon-libroj, ĵurnaloj, ktp en via urbo. Klopodu ke la anonco estu tre legebla. Se eblas al vi presu flugfoliojn aŭ memgluaĵojn , avertu ankaŭ al la Landa Reprezentanto por la disdonado tra la lando.
  9. Faru almenaŭ unu pliboniĝo en nia organizo, kaj helpu la Landan Reprezentanton en via regiono, por ke li/ ŝi povu sin dediĉi al aliaj landpartoj, ĉar li /ŝi estos certa pri via helpo kaj laboro ĉe vi, kaj fidos je vi.
  10. Se ekzistas por junularaj aŭ por skolt(in)aj retaj bultenoj, menciu al ili la ekziston de SEL; sed fari tion nur unufoje ne sufiĉos, vi daŭre devos agi. Eĉ multaj fojoj!!!