Skoltismo: Kio estas tio?

La skolta metodo estas neformala eduka programo kies celoj estas memkapabligi geinfanojn, geknabojn kaj gejunulojn per progresivaj aktivecoj prefere je plenaero en malgrandaj grupoj sur bazo de la travivado de la valoroj de la Leĝo kaj Promeso, kun la akompano de adoltoj, ĉio ĉi sur simbola kadro, por aktiva engaĝiĝo en iliaj komunumoj, estante politike kaj religie neŭtrala. ( Vidu metodo)

Skoltismo estas la movado, kiu ebligas la plenumadon de la skolta metodo surbaze de lokaj grupoj kaj enlande organizitaj asocioj en ĉiuj landoj de la terglobo kie skoltismo estas permesata.

La fondinto de skoltismo estis Lordo Robert Baden-Powell, en la jaro 1907

Internacie la skolt(in)aj asocioj provizas laŭaĝajn branĉoj aŭ sekcioj, sed ne en ĉiuj landoj estas la samaj kaj la aĝlimoj povas ne egali:

  • kastor(in)oj por 5-7 jaruloj
  • lupid(io)oj por 8 ĝis 11 jaruloj
  • skolt(in)oj por 11 ĝis 14 jaruloj
  • aventurskolt(in)oj por 15 ĝis 17 jaruloj
  • geroveroj por 18 ĝis 21 jaruloj.

Adoltoj en Skoltismo povas dediĉi sin al diversaj taskoj ĉu por labori en administraj aferoj ĉu por rekte labori kun geinfanoj, geknaboj aŭ gejunuloj; kaj laŭ tio ili devas trejnigi sin.

Ankaŭ gepatroj havas rolon en skoltismo kiu ĉefe celas al sekureco de la aktivecoj, monkolektado por certigi la aktivecojn, kaj superrigardi ke la aktivecoj estu bone orientigitaj kaj laŭleĝaj. Gepatroj povas ankaŭ partopreni en trejnado ĉu por siaj propraj taskoj ene de la skolt(in)a movado ĉu por iĝi membro de tiuj adoltoj kiuj laboras rekte kun geinfanoj, geknaboj, aŭ gejunuloj.

Preskaŭ ĉiam estas iu socia organizo kiu apogas kaj pruntedonas lokon por ke skoltismo povas ekzisti en sia komunumo, sub grupo bone strukturita.

En multaj landoj ekzistas ankaŭ rondoj de eksaj membroj de la skolt(in)a movado, kies celo estas daŭre vivi laŭ la valoroj de la Leĝo kaj Promeso kiel plenkreskuloj ekster de la movado.

Tutmonda organizo pri skoltismo estas WOSM kaj pri skoltinismo estas WAGGGS (Esperante respektive MOSM kaj MSA). Il gunigas la plimulton de la geskoltoj en la mondo. Ankaŭ ekzistas internaciaj organizoj por kunigi landajn geskoltajn asociojn kiuj, ene de MOSM kaj MSA, havas lsaman religion.

Monda Organizo de Skolta Movado

WOSM

Monda Asocio de Skoltinoj

WAGGGS