Bazaj Informoj pri SEL


LA LIGO

Skolta Esperanto-Ligo (SEL) estas asocio de skoltinoj kaj skoltoj kaj eks-membroj de la skolt(in)a movado, kiuj uzas la Internacian Lingvon Esperanto por siaj kontaktoj kun aliaj skolt(in)oj en aliaj landoj; krom esperantistoj kiuj apogas kaj la celoj de skoltismo kaj de la esperanto-movado . La Ligo organizas specialajn renkontiĝojn en internaciaj skolt(in)aj eventoj, kaj kiam eblas en landaj renkontiĝoj ĉu esperantaj ĉu skolt(in)aj.

CELOJ

  1. Disvastigi la idealojn de skoltismo per Esperanto.
  2. Disvastigi la lernadon kaj ekkonigo de Esperanto inter la geskoltoj.
  3. Eldoni skoltan literaturon en Esperanto.
  4. Eldoni internacian skoltan revuon “La Skolta Mondo”.

ORGANIZADO

Internacie

La Komitato, kiu konsistas el la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario, la Kasisto kaj la Redaktoro de la oficiala revuo, respondecas pri la internaciaj taskoj de la Ligo. Tiu ĉi Komitato faras regulajn kontaktojn kun la Monda Organizaĵo pri la Skolta Movado (WOSM) kaj kun la Monda Asocio de Skoltinoj (WAGGS), Ni klopodas havi Landajn Reprezentantoj en kiom eble plej da landoj.

La Komitato konsistas nun el: Hector Campos Grez (Prezidanto), Guido Ricci (Ĝenerala sekretario), Hirohiko Hotta (Azio), Emamnuel Djikoune (Afriko), James Rezende Piton (Ameriko), Christine Brucker (nome de Verdaj Skoltoj)

Laŭlande

La Landaj Reprezentantoj organizas kaj estras la landan sekciojn de la Ligo, aligante membrojn, kaj helpante starigi kontaktojn inter skoltinoj kaj skoltoj per Esperanto. Iuj landaj sekcioj eldonas propran bultenon,

LA LINGVO

Esperanto estas la oficiala lingvo de la Ligo. Esperanto estas ĝis 5-oble pli facila lingvo ol kiu ajn nacia lingvo ofte instruata en lernejoj tra la mondo. Ĝi estas, do, la plej taŭga lingvo por skoltino, skolto aŭ estr(in)o tre okupita por lerni iun nacian lingvon, kaj poste aliaj, por kontaktiĝi kun eksterlandaj geskoltoj el kiu ajn lando. Ekzistas sufiĉe da personoj, kiuj parolas la internacian lingvon, kio igas ĝin lerninda lingvo. Por tiuj kiuj interesiĝas, ĝi havas literaturon originalan kaj tradukitan.

POR PLIAJ INFORMOJ TURNU VIN AL ĜENERALA SEKRETARIO :

S-ro Guido Ricci

Av. des Muguets 39,

BE-1950 Kraainem,

Belgio

E-poŝto:

skoltismo(ĉe)gmail.com