Skolto
internacia tendaro en italio
Loko
La tendaro okazos en privata bieno apud la urbeto Ascea, en suda Italio (provinco Salerno)
Vojaĝo
Multaj longdistancaj trajnoj haltas en Ascea. La veturado de la stacidomo al la tendaro estas aranĝebla laŭ interkonsento, aŭ eblas marŝi duonhore, supren.
La plej proksima internacia flughaveno estas Napoli, La vojaĝo daŭras ĉirkaŭ du horojn trajne.
Partoprenantoj
La aĝgrupo de tiu ĉi tendaro estas 12-16 jaroj por la patroloj. Pli aĝaj geskoltoj povas partopreni aparte kiel deĵori en Internacia Serva Teamo.
Skoltoj devas esti en patroloj kun patrolestro kaj kapablaj zorgi pri sia tendo, kaj mem kuiri kelkajn manĝojn.
Ĉiu patrolo kaj ĉiu pliaĝulo (de malpli ol 18 jaroj) estas sub la respondeco de plenkreska skoltestroj (almenaŭ 20-jaraj) kiu jam bone konas ĝin au lin/ŝin.
Ĉiuj devas respekti la lokajn regulojn kontraŭ la pandemio kaj posedi la bezonatajn "verdajn legitimilojn".
La respondecaj skoltestroj zorgos pri tio ke la partopreno de la skoltoj pri kiuj ili respondacas estu sub la sama asekuro kiel iliaj kutimaj skoltaj agadoj.
La skoltestroj konsistigos la stabon de la tendaro kaj kune disvolvigos la programon.
La respondeculoj de la grupoj kiuj aliĝis devas partopreni (senpage) interkonan kaj organizan renkonton en domo sur la tendumejo.
Kotizo kaj subvencio
La kotizo estas 150 € kaj inkluzivos: 3 manĝojn po tago, komunajn elspezojn de la tendaro kaj kontribuon al la kaso por subvencii la vojaĝojn.
La kotizo estu pagota 50% antaŭ al 30 de novembro kaj 50% surloke. Por pagi la unuan parton, bonvolu ĝiri la unuan pagon al Universala Esperanto Asocio (UEA) kun komuniko SELX-M indiku por Skolto.
Por ĝiri monon al UEA elektu manieron ĉi tie. Poste sendu pruvon de la ĝiro al SEL (skoltismo@gmail.com) kun listo de la partoprenontoj kun ilia aĝo je la 10 de aprilo kaj nombro de patroloj. Poste eblas ŝanĝi nomojn,
Repago de la antaŭpago eblas nur se la tendaro ne okazus..
La vojaĝo estos subvenciata per repago surloke de: 10 € po persono el alia regiono de Italio, 30 € po persono el najbara lando, 50 € po persono el alia lando. La tendara buĝeto jam estas malprofita kaj SEL kovros la deficiton, tial ne ablas pli subvencii la partoprenon.
Materialo
La partoprenantaj patroloj kaj unuopuloj havu sian tendon kaj ilaron. Kelkajn aĵojn eblas prunti surloke per interkonsento kun la lokaj skoltoj kiuj partoprenas. Patroloj kiuj intencas konstrui instalaĵojn per palisoj kaj ŝnuro anoncu tion por ke ni aranĝu por ili la luadon de la palisoj.
Antaŭtendaro kaj posttendaro
La organiza teamo alvenas surloke la 9an de aprilo. La Internacia Servoteamo alvenas la 10an de aprilo. Ĉiuj rajtas alveni pli frue kaj resti pli longe, sed memzorge. Laŭpete, eblas peri kontaktojn por gastigadon antaŭ aŭ post la tendaro hejme au en skoltejoj apud la tendaro aŭ en vizitindaj urboj.
Leteramikoj
La partoprenontoj estas invitata korespondi rete antaŭ la tendaro por ekinterkonatigxi kaj plibonigi sian konon de Esperanto kaj helpi la komencantojn
Pasko
La tendaro okazos dum la paska semajno por okcidentaj kristanoj, Eblos partopreni dimancxan meson.
Provizora programo de la tendaro
virtuala vizito de la tendumejo
Eblaj patrolAJ TEndejoj
La bieno ampleksas 8.000 kvadratajn metrojn. Ni identigis almenaŭ 10-12 apartajn lokojn por starigi patrolan tendon.