Trejnado

Trejnado estas tre grava areo, kiun la skolt(in)a movado tre multe zorgas. Nia respondeco pri la sano kaj sekureco de la geinfanoj, geknaboj kaj gejunuloj estas gravega afero, kaj tio faras ke organizoj starigu taŭgajn trejnigajn procezojn por certigi, ke tiuj homoj kiuj laboras ene de la movadoj skolta kaj skoltina, havas la konojn kaj sperton necesajn por la posteno kiun li/ŝi havas.

Laŭ tiu senco, ni parolos - kadre de SEL - ĝenerale pri "skoltestr(in)oj". Sed oni devas konsideri, ke tiu esprimo se kongruas al la nomoj, kiuj estas uzata ĉie en la mondo, kie oni uzas malsamajn vortojn laŭ la posteno disvolvita, ĉu profesie salajrata homo, ĉu volontula homo.

Do, ĝenerale la trejnado de geskoltestroj estas triŝtupa:

  • Enkonduka Trejniĝo : Por partopreni en ĝi, oni nur bezonas esti plenaĝulo. Ne bezonate partopreni en la Skolt(in)a Movado, ĉar per ĝi oni intecas transdoni bazajn konojn pri la historio de la Skolta Movado; celoj, principoj kaj valoroj; Skoltaj Metodo kaj Programo; Laboro por Junularo; la Skolt(in)a Grupo, ĝia organizo kaj strukturoj; Trejniĝa Skemo, Leĝo kaj Promeso kaj Priskribo de la Diversaj Sekcioj/Branĉoj. Ĝenerale per tiu ĉi kurso oni permesas ke la koncerna persono povu "labori" por la junaj membroj kiel "Helpanta Skoltestro"; sed ĉi tiu trejniĝo ankaŭ taŭgas por tiuj personoj, kiuj apartenas al la apogaj strukturoj de iu grupo, sed kiuj ne rekte laboros kun la junaj membroj.
  • Meza Trejniĝo : Tiun ĉi trejniĝon rajtas partopreni tiuj, kiuj sukcese aprobis la Enkondukan Trejniĝon. Ĉi tiu trejniĝo baziĝas ĉefe en tio, kiel mastrumi la sekcion/branĉon, kiun la persono elektis: Lupidoj, Kokcineloj/Feinoj, Skoltinoj, Skoltoj, Aventurskoltoj, Roveroj. En ĉi tiu ŝtupo oni trastudas la diversajn elementojn de la Skolta Metodo kiuj rilatas al la koncerna sekcio/branĉo, plus teknikojn por konstrui programon de aktivecoj, mastri kunvenojn, monkolektado kaj projektoj, kaj grupa kaj distrikta strukturoj, ktp. Depende de la lando, kutime post la aprobo de tiu ĉi trejniĝo vi havos rajton de voĉdono ene de la koncerna asocio kaj ankaŭ povos esti elektita aŭ nomumita por postenoj je grupa, distrikta, eĉ nacia niveloj.
  • Atestita Trejniĝo : Tiuj personoj, kiuj finis la mezan treniĝon, rajtas partopreni en tiu ĉi trejniĝo internacie konata kiel "Wood Badge" kaj Esperante kiel "Ligna Insigno". Ĝi estas la plej alta ŝtupo por geskoltestroj, kiuj havas respondecojn en laboro kun junaj membroj. Ĝenerale oni traktas specifajn temojn, kiujn la asocio mem volas trakti, projektojn, kaj internaciajn skalajn projektojn kaj programojn, kaj ellaboron de specifaj taskoj. Tiuj, kiuj aprobiĝas en tiu ĉi trejniĝo ekuzos specialan koltukon kaj ledan ŝnuron kun du "lignaj perloj", kiuj similas al tiu de la Dinuzulua kolumo.